Esperanta teksto | H. Christensen kaj H. E. Jensen |
---|---|
Tipo | traduko |
Originala titolo | Den evige Sne |
Originala teksto | Johs. Jørgensen |
Eterna la neĝ', eterna la neĝ'!
jen super la vinverdaj montoj,
super de l’ valoj plezur' kaj leĝ'
kaj vantaj, pigmeaj rakontoj.
Eterna la neĝ', eterna la neĝ',
al kiu nur vane mi celas!
Cedas neniam glacia la reĝ'
kaj ne en la suno degelas.
Eterna, ho neĝ', en brila sublim'
jen super varmega la valo!
Forton inspiru al mia anim'
vi kvazaŭ vespera rosfalo.