Uzantaj iloj

Retejaj iloj


fil

Fil'

Teksto

Kiam beb' li perdis patron
pro forgesinda veturila akcident'
Sed dum tempo velke pasis
la viv' petolis, sorto ŝvebis sen prudent'

kiam paĉj' li perdis bebon
nun ja ne restis plu tunelofina bril'
ĉar la astroj jam verdiktis
ke lin mankos poreterne fil', jes
fil', jes…

ĉu mi plu eltenu ĝin sen ribel'?
Mian vivon sub sufera sigel'
Avo, patro, filo, mankas cel'
ĝis revido eble en la ĉiel'…

Iam li pri viv' akceptos
ke arbitro ofte blinde regas nin
se el kaĝ' anim' liberos
ĝi ne tial kolerrajdu al destin'

Iam vivo lin kompatu
kaj novan vojon montru per sugesta bril'
ne malfrue li konkludu
ke tre amus lin adopta fil'

fil.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)