Muziko | Oskar Strok |
---|---|
Esperanta teksto | Vladimir MININ |
Originala teksto | Jakov Jadov |
Konata rusa kanto, la klasika versio.
Mia kara Murka, mi al ci salutas.
Ĉu rememoratas nia ard'?
Kiel ni kunamis, ĝuon kunaklamis
Kaj eĉ ne imagis pri kovard'.
Sed malbono venis, la feliĉo svenis,
Murka, la fidela konkubin'.
Tute ci fremdiĝis, plene malardiĝis.
Kaj abrupte ci perfidis min.
Ekis la afero1), vokis soifero,
Lukso de drinkejo logis min.
Vidas mi en halo, flirtas en la balo
Murka kaj dandaĉo dum kulmin'.
Mia mens' obskuris, kaj mi tuj elkuris
Kun la kap' pri Murka-halucin'.
Ja por cia gloro estas mi mal-oro,
Murka, sed mi ege amis cin.
Ĉe la pord' mi gardas, pro ĵaluzo ardas,
Vidas, ke la dando gvidas ŝin.
Ĝoje ŝi ridetas, al la dand' impetas
Murka, la fidela konkubin'.
Ekas mi elanon, kaptas ŝian manon.
Mi insistas pri interparol'.
Ĉu ci ne memoris, kiel ni amoris,
Ke ci kroĉis dandon por ĉi-rol'?
Murka, kio kaŭzis, ke ci min eknaŭzis?
Ĉu mi ne tre bone vestis cin?
Ĉapojn kaj ĵaketojn, ringojn, braceletojn
Ĉu ci ne akceptis kun fascin'?
Mia kara Murka, mi al ci salutas.
Kaj post la saluto - malsalut'!
Perfidita amo estas melodramo,
Do ricevu kuglon pro la tut'!