Aŭtoro | Franz Kugler (1826) |
---|---|
E-teksto | Ferdinand Pfeil |
Origina titolo | An der Saale hellem Strande |
Forte staras montkasteloj
Ĉe la bord' de l’Sal-river'.
Teren falis la tegmentoj,
Tra la haloj blovas ventoj,
Nuboj migras tra l’aer'.
Ja forestas kavaliroj,
Jam ne sonas ŝild' kaj lanc’;
Musko kovras la ruinojn,
Sed graciajn fe-knabinojn
Iam vidis ni en danc'.
Nin salutas ĉarmulinoj
Kun afabla bonhumor';
Ni rigardas en la rondo,
Bele floras nia mondo,
Ĝojas kelka juna kor'!
Ni forlasas la kastelon.
El la haloj de l'ruin'
Sonas nun adiaŭ-kantoj:
Ĝis revido; vi migrantoj!
Tukoj postsalutas nin.