Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
E-teksto | Rauschenbach |
---|---|
MIDI | fratoj_al_sun_libereco.mid |
Noto: germana ruĝgvardia marŝo
Fratoj al sun', libereco,
fratoj nun supren al lum'!
Hel' el mallum' estinteco
brilas la suno nin nun.
Vidu la fratoj milionoj
venas el nokto al ni,
ĝis la sopir' de legionoj
turnos la sorton de vi.
Donu la manon nun frato,
moku pri morto kaj fal';
for la sklavec' kaj malsato,
sankta la lasta batal'!
Rompu la jug' de l'tirano,
kiu turmentas vin.
Flirtu la sangruĝa flago,
super la mond' svingu ĝin!