Uzantaj iloj

Retejaj iloj


globuso

Globuso

Muzikorusa kanto
E-tekstoB. Tornado
MIDIglobuso.mid

Teksto

Kie estos renkonto,
Revas mi ĉe globus';
Ĉu en step' aŭ sur monto,
Preterinta min ĵus?
Preterpasas urboj, oceanoj,
Paraleloj kaj meridianoj;
Ne desegnis oni nur punktaĵojn,
Kiuj montrus niajn mondvojaĝojn.

Estas iu terpeco,
Scias ni, bela lok',
Kie de amikeco
Nin kunigos alvok'.
Ni rakontos pri aferoj gravaj,
Kiaj estis tiam ĉiuj bravaj;
Kiel faris ĉion ni kun lerto,
Mapon precizigis nia sperto.

Restos en la nemoro
Lumo de brullignar',
Montkavernoj kaj foroj,
Kaj grimpado trans bar'.
Tremis ni ĉe trunkoj ĉe l'abiaj,
Iam kantis pri gutetoj iaj,
Pri l'gutetoj tiom soifitaj,
Pri kusenoj varmallogaj litaj.

Kaj dum ekspedicio
Sonas tiu ĉi himn';
Nia, laŭ tradicio,
Opinias ni ĝin;
Ĉar ni estas la popol'vaganto,
Ĉar ne povas vivi ni sen kanto,
Ni konservas tiun bonan moron,
Por ks ŝimo ne penetru koron.

Aŭdos unu alian
Trans altaĵ' de montar';
Supersonos voĉ' nia
Venton de februar'.
Kaj tra distanceg' milkilometra
Flugu amikeca kant' penetra;
Kiam do finfaros ni laborojn,
Tiu kant' varmigu niajn korojn.

Pri l'renkont' la espero
Min dorlotas ĝis nun.
Jen finiĝas somero,
Komenciĝas aŭtun'.
Reveninte, ni pri kunmigradoj
Tuj rakontos al gekamaradoj;
Pri la lokoj ĵuse vizititaj,
Pri l'amikoj tie renkontitaj.

globuso.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)