Teksto | Helen DEUTSCH |
---|---|
Muziko | Bronsislau KAPER |
E-teksto | Sinclair, Jordan, Bobrzynski, Jarzecki |
Kantas | Alberta CASEY |
Origina titolo: Hi Lili, hi lo
Malgaja kant' estas amkant'.
Haj-Lili, haj-Lili, haj-lo!
Malĝojo ankaŭ la kant' de l’am'.
Ne pensu kial do.
Malgaja kant' estas amkant'!
Mi scias, mi amis tro.
Rigardos mi pluvon ekstere jam.
Haj-Lili, haj-Lili, haj-lo!
Kredeble je morgaŭ revenos am'.
Haj-Lili, haj-Lili, haj-lo!
Birdeto kantas en ĝarden'; kantas pri amo li.
Birdeto kantas en ĝarden' sed min inspiras nur al splen'.
Min malgajigas la refren' ĉar kantas pri amo li.
Kanzon' de l’am' estas trista
Haj-Lili, haj-Lili, haj-lo!
Kanzon' de l’am' estas kant' de ĝem';
Ne diru kial, do.
Kanzon' de l’am' estas trista;
La amon spertis mi mem.
Hodiaŭ la pluvon rigardis mi;
Haj-Lili, haj-Lili, haj-lo!
Kaj morgaŭ sen dub' reaperos ĝi;
Haj-Lili, haj-Lili, haj-lo!