Uzantaj iloj

Retejaj iloj


havu_kompaton

Havu kompaton

MuzikoRusa cigan-melodio de Rapuŝkin
Esperanta tekstoKarl VANSELOW
Tipoadapto

Teksto

La rigardo de vi
estas luma radi'
Kun varmiga kares'
kiel sun' de somer'.
Dum rideto de vi
dediĉita al mi
Paradizo de ravo
fariĝas la ter'.
Do ne lasu min sola,
ne turnu for
La ĉielon de via okul'.

Mia vivo sen vi
estus sen valor',
Estus migro
tra nokt' kaj nebul'.
Apud vd ĉiu spir'
estas ama admir',
Ĉiu penso ador',
feliĉeg' ĉiu sent',
Sed post via forir'
nur senfina sopir',
Senespera dolor',
senkonsola turment'.
Tial havu kompaton,
anĝelo vi,

Mia suno, ne turnu vin for.
Ne lasu min sola,
por ke al mi
Ne rompiĝu
pro larmoj la kor'.

havu_kompaton.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)