Uzantaj iloj

Retejaj iloj


sankta_lucxia

Sankta Luĉia

MuzikoA. Longo
TekstoT. Cottrau
E-tekstoNoore Vahter
MIDIsankta_lucxia.mid

Teksto

G Am D7 G
Sur lunbrileta mar' en silento
E7 Am D7 G
Kun lula ondo ludas la vento.
Am D7 G
Venu, atendas vin barketo mia
Am D7 G
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.

Rava Napoli, floro ĉiela,
al enreviga sorĉo fabela
logas la noktsilent', maro magia
Sankta Luĉia, Sankta Luĉia.

Teksto 2

Tradukis Cl. Bicknell.

Sur la mar' brilas stel' de arĝento,
dolĉe favoras ondoj kaj vento;
dancas la barko kiel folio;
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

Bone ni fartas en la barketo
pro la dolĉega, kara venteto;
venu do, preta nun estas ĉio;
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

Kiu nun hejme volas restadi!
Venu en barkon vespermanĝadi!
Venu vojaĝi, benos nin Dio;
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

Maro, venteto, ambaŭ ridetas,
kaj la maristo zorgojn forĵetas;
gaje kaj ĝoje jen lia krio!
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

Dolĉa Napolo, tero amata,
per la rideto Dia benata,
vi, reĝolando de harmonio!
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

Kial vi haltas? De la vespero
pure, varmete blovas aero.
Do en la barkon saltu pro tio!
Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

sankta_lucxia.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)