Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hieraux_dimancxa_tag

Hieraŭ dimanĉa tag’

Muzikoslovaka popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
MIDIhierau_dimancxa_tag.mid

Teksto

Hieraŭ dimanĉa tag’,
plaĉis min el hejmo vag’,
/:iris mi arbaron,
falĉis mi herbaron,
ho, dum festo tia ag’!:/

Sed mi dum la falĉlabor’
vundis min per tranĉdolor’,
/:pro vi, Joĉjo mia,
per kis’ falsa via
trompegita estis kor’.:/

Herbon falĉi en arbar’,
jen danĝera tia far’,
/:fraŭloj, virgulinoj,
ho malgajaj finoj,
se vin vundos falĉilar’.:/

Hieraŭ tag’ de malĝoj’,
kie de l’amato voj’?
/:Li adiaŭdiris,
al alia iris,
min forgesis je ĉi-foj’.:/

hieraux_dimancxa_tag.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)