Uzantaj iloj

Retejaj iloj


hoj_ne_venis_vi



Hoj Ne Venis Vi

E-tekstoA. Krasuckij

Ukraina popolkanto.

Teksto

Am
Hoj, ne venis vi,
Am
Post la lunleviĝ',
C G C A7
Sen vi nokto pasis.
Dm
Mankis ĉu ĉeval'
G E Am
Aŭ vojet' en val',
Am Dm E7 Am
Panjo ne ellasis?

Estis kaj ĉeval',
Kaj vojet' en val'
Kaj patrin' ellasis.
Juna la fratin'
Ĉagrenigis min –
Mian selon kaŝis.

Dua la fratin'
Ŝi retrovis ĝin,
Kaj ĉevalon selis.
Por venigu min
Ĝi al la knabin',
Kiu min atendis.

Ie en kviet'
Fluas riveret'
En arbar' abia.
Edzinigu min
Nepre, ho patrin'
Al amato mia.

hoj_ne_venis_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)