| Kantas | Akordo |
|---|---|
| Esperanta teksto | Roel HAVEMAN |
| Tipo | traduko |
Inter azen' kaj bovo li,
Do-, do- dormas fil' de Di'.
Kantoj el ĉiel',
Voĉoj de anĝel',
Flugas kun elan'
Ĉirkaŭ Dia am'.
Inter la brakoj de Mari'
Do-, do- dormas fil' de Di'.
Kantoj el ĉiel',
Voĉoj de anĝel',
Flugas kun elan'
Ĉirkaŭ Dia am'.
Inter la rozo kaj lili'
Do-, do- dormas fil' de Di'.
Kantoj el ĉiel',
Voĉoj de anĝel',
Flugas kun elan'
Ĉirkaŭ Dia am'.