Uzantaj iloj

Retejaj iloj


inverse

Inverse

Inverse estas poemo de Mario Benedetti esperantigita kaj muzikigita de Julián Hernández ĉe la disko Por puŝi la ĉaron.

Muziko Julián Hernández
Esperanta tekstoJulián Hernández
Esperanta plenumoJulián Hernández
Tipo traduko
Originala titolo
Originala teksto Mario Benedetti

Teksto

Mi timas vidi vin,
bezonas vidi vin,
esperas vidi vin,
senpaciencas vidi vin.

Mi volas trovi vin,
ege pensas trovi vin,
mi eĉ certas trovi vin,
vere dubas trovi vin.

Mi urĝas aŭdi vin,
eĉ ĝojas aŭdi vin,
mi bonsortas aŭdi vin,
kaj timas aŭdi vin.

Do, resume,
mi estas trista kaj gaja,
eble pli la unua ol la dua
kaj ankaŭ inverse.

inverse.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)