Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_la_maro_al_danio

Jen la maro al Danio

Muzikomelodio de: Danmark, dejligst Vang og Vænge
Esperanta tekstoH. E. Jensen
Tiponova teksto

Teksto

Jen la maro al Danio
estas voj' por viv':
Fago, kverko kaj abio,
kampo kaj dekliv'
speguliĝas en la akvoj;
vaporŝipoj kiel drakoj
flugas, portas belajn varojn
kaj akcelas farojn,

Tian limon ni tre ŝatas
— estas ja ligil' —
sed la limon, kie batas
post la patro fil'
kontraŭ frato nigra, blanka
en milit' sovaĝa, sanga:
ĝin penadu ni forigi
kaj al pac' instigi.

Ĉar anstataŭ bluaj maroj
inter land' kaj land'
estas depost mil da jaroj
muroj ĉe la rand’
de suspekto, miskompreno
kaj nebulo de veneno —
— sed en ĉiu ajn popolo
vivas bona volo!

Do laboru, novspirita
esperanta hom',
por la tute malfermita
bela, dana dom'!
Jen ĉe niaj belaj bordoj
mar' kaj malfermitaj pordoj
estu benportantaj iloj
inter mil kaj miloj!

Nian sonĝon pri Danlando
en estonta hel' —
sen milita propagando —
sub la verda stel':
helpu ĝin efektivigi,
la feliĉon perfektigi
inter niaj fagarbaroj
ĉe la bluaj maroj!

jen_la_maro_al_danio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)