Uzantaj iloj

Retejaj iloj


jen_lando_kun_arbar

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Jen lando kun arbar'

Esperanta tekstoJ. WULFF
Tipotraduko
Originala plenumoDer er et yndigt Land
Originala tekstoA. OEHLENSCHLAEGER

Teksto

Jen lando kun arbar'
el belaj larĝaj fagoj
/: ĉe la Baltika Mar'. :/
Monteto kuŝas apud val',
Danlando ĝi nomiĝas,
/: la alta Freja-hal'. :/

Antaŭe de l' batal'
ripozis tie viroj
/: en vest' el fer' kaj ŝtal' :/
Milit' al ili estis ĝoj',
nun dolĉe ili dormas
/: sub baŭtaŝton'1) ĉe l' voj'. :/

Ĝis nun la blua mar'
beligis tiun landon,
/: ornamis ĝin arbar' :/
Kaj nobla, ĉarma virinar',
kaj bravaj viroj loĝas
/: sur dana insular'. :/

1)
memorŝtono
jen_lando_kun_arbar.1367062185.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 08:34 (ekstera redakto)