Originala Teksto Muziko | Aleksandr Suĥanov |
---|---|
Esperanta teksto | Vladimir MININ |
Tipo | traduko |
Kanto el rusa kinofilmo “Kaj la aŭroroj ĉi tie kvietas”, Sovetio, 1972.
Nova impet'
De endormiga nokta bard':
Ĉe lignofajr'
Brilas okulrigard'.
Ventis ĝis lac'
Kune kun kanta aminklin'
Eble kun cel'
Ie serĉadi vin.
Estus ja bon'
Vagi en mondo laŭ hazard'
Al fora land'
Por glaciiga hard'.
En pimpa lok'
Mi renkontiĝas kun tumult',
Sed kial do
Vi mankas inter mult'?
Mi serĉu vin
Kaj plu vin sekvu laŭ la voj',
Eĉ dum jarcent'
Mi ne rezignos. Hoj!
Mi trovos vin
Por la sincera amkonfes'.
Mi certas ja
Sen ajnaj duboj. Jes!