Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kanto_de_amikoj_bremenskije_muzikanti

Kanto de amikoj

MuzikoG. Gladkov
TekstoJurij Entin
E-tekstoDina LUKJANEC
MIDIkanto_de_l_amikoj.mid

Kanto el rusa animacia filmo “Bremenskie muzikanti” (Muzikantoj el Bremen)

Teksto

C Em
Estas plej belega en la mondo
Dm7 G7D7G7
Vivo de eterna vagabondo,
C Em Am
Por amikoj fremdas la malĝojoj,
Dm7 G7 C Am
Kaj por ili karas ĉiuj vojoj.
Dm7 G C
Kaj por ili karas ĉiuj vojoj.

(Am Dm G C Am Dm7 G)

Nin renkontas gaje ĉiuj domoj,
Bonhumoron portas ni al homoj.
Logas nin palacoj de la Tero,
Sed superas ilin la libero. (2-foje)

Flortapiŝon kovras la nebuloj,
Muroj estas pinoj - grandeguloj,
La ĉielo estas la tegmento,
Ni amikas kun la gaja sento. (2-foje)

kanto_de_amikoj_bremenskije_muzikanti.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)