Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Teksto | Poeto nekonata |
---|---|
Muziko | W. A. Mozart |
E-teksto | L. L. Zamenhof |
Origina titolo | Brüder, reicht die Hand zum Bunde |
Fratoj, manon donu kore,
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante
/:Nia bela harmoni'!:/
Al la Dio kantu gloron:
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel'?
Serĉi lumon per vereco,
Serĉi virton per justeco
/:Estu nia sankta cel'!:/
Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento,
En la sud' kaj en la nord'!
Alte teni homan nomon
Kore ami ĉiun homon
/:Estu nia liga vort'!:/