Muziko | Ĵomart AMZEYEV |
---|---|
Esperanta teksto | Ĵomart AMZEYEV |
Esperanta plenumo | Carina GERLACH, Ĵomart kaj Nataŝa |
Tipo | nova teksto |
Startu la motoron, kaptu la stirilon
Puŝu la pedalon kaj direktu vin
Al la nova celo, novaj pintoj
Kun amikoj novaj al la nova viv’
Estu via vojo longa eĉ senĉesa
Plena je eventoj, riĉa je muzik’
Ĉiu tago estu interesa
Kvazaŭ multkolora mozaik’
Refreno:
Vojo donas scion
Vento melodion
Koro trovas vortojn
Kantu vian sorton
Plena je espero iru al la celo
Ne rigardu iam malantaŭen vi
Via juna vivo estas bela
Longa vojo estas via viv’