Teksto & Muziko | Hispana anonima de la 16a jarcento |
---|---|
E-teksto | Manuel PANCORBO CASTRO |
Ĥoraranĝo | Eduardo MARTÍNEZ TORNER |
Notoj | Originala ĥoraranĝo por 4-voĉa gea ĥoro SATB. |
Ĝin premieris la Grezijona Ĥoro dum la Internacia Arta Vespero de la 93a UK en Roterdamo. Vd. akompanan filmeton.
Kara amiko, disigas vin Sorto
de mia korp' kiun vokas la Morto
Falsas am' sen peno, peno sen dolor',
kaj peno ne doloras kiel mia kor'.
Veku min, Patrino, je l' matena sun'
amaton mi tuj serĉos en printempa bunt'.