Uzantaj iloj

Retejaj iloj


tiuj_kiuj

tiuj kiuj

Muzikoĝ. kapa, r. korseti, ĝ. mole
Tekstoĝ. mole
Kantasĝ. mole

laŭ prever', ŝvarc kaj aliaj

Teksto

tiuj kiuj kun ĉiuj landoj pri ĉiuj temoj
tiuj kiuj interŝanĝas alumetojn kontraŭ nestampitaj skaraboj
tiuj kiuj filatele afrankita
tiuj kiuj defendas Pacon per tankoj
tiuj kiuj mankas akuzativon
tiuj kiuj per biciklo trenas tra afriko la reputacion de la internacia lingvo
tiuj kiuj ne ŝatas fumantojn, viandomanĝantojn, enmigrintojn kaj neologismojn
tiuj kiuj ŝatas nordeŭropajn virojn tamen sen diferencojn rilate sekson, rason, lingvon
tiuj kiuj en bulonjo sur maro
tiuj kiuj aldonas al la franca o-finaĵon kaj nomas tion plena esperanta vortaro
tiuj kiuj la estonto estas nia
tiuj kiuj presigas poemaron je siaj kostoj pri siaj sentoj
tiuj kiuj UEA-as CoO-e kiel MoA-oj kaj en KoERo de TEJO kunlaboras kun la KoCo de BoEA kaj kun IEMoWo
tiuj kiuj elektas kongrestemon
tiuj kiuj virine agadas
tiuj kiuj ne parolu al mi pri politiko
tiuj kiuj mi estas neŭtrala eĉ pri neŭtraleco
tiuj kiuj redaktas gazeton
tiuj kiuj pupe teatras
tiuj kiuj sciencnivele esploras pri la nombro de butonoj en la jakoj de zamenhof kaj de aliaj pioniroj
tiuj kiuj denaskas ĝismorte
tiuj kiuj jam dek jarojn eklernis la lingvon kaj ankoraŭ ne finis
tiuj kiuj eŭropo estas la lando por ni
tiuj kiuj vespermanĝas kun siaj amikoj kaj sendas al Heroldo raporton pri kunveno de la tuturba ĉef-estraro
tiuj kiuj ju pli grandas la stelo des pli bone
tiuj kiuj nova monsistemo por solvi ĉiujn mondajn problemojn en dudekkvar horoj
tiuj kiuj unuope parolas nome de la mondaj amasoj
tiuj kiuj memkritikas
tiuj kiuj tamen aĉetinda verko plus dek-elcenta sendokosto
tiuj… tiuj en roterdamo

tiuj_kiuj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)