Uzantaj iloj

Retejaj iloj


karesas_koron

Karesas Koron

Aŭtoro de la teksto Ludmila Novikova, la lasta strofo (kantata malofte) de Miĥail Povorin.

Teksto

Karesas koron suna foro sen la randoj,
Vastaĵoj bluaj, akvoj puraj de l' patri'.
Kaj eble estas en la mond' pli belaj landoj,
Sed ne bezonas ja pli belan landon mi.

Karesas koron rememoro pri la nomo,
Okuloj karaj, firmaj manoj de l' amik'.
Kaj eble estas en la mond' pli bonaj homoj,
Sed ne bezonas ja pli bonan homon mi.

Karesas koron la sonoro de l' motivo,
De ĉiuj sentoj sakramenta harmoni'.
Kaj eble estas en la mond' pli bona vivo,
Sed ne bezonas ja pli bonan vivon mi.

Karesas koron sono de l'akuzativo
Kaj homoj, kiuj kun lerteco uzas ĝi.
Kaj eble estas en la mond' pli bonan vivon,
Sed ne bezonas ja pli bona vivo mi…

karesas_koron.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)