Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_bilipot_da_teo

La bilipot' da teo

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_bilipot_da_teo.mid

Teksto

Vi parolu pri viski', parolu pri bier',
pri agrabla trinkaĵo atendas kun fier'.
Sur brila fajreto jen bilipot’ da te’ -
nenio pli plaĉas en nia veprej'!

Do la tasojn plenigu nun sen argument',
rifuzu bieron pro tuta kontent';
kaj ĉiumatene, laŭ mia emfaz’
vi teon preparu - jen superekstaz'!

Mi frue tagiĝe ekiras el lit',
neniel bezonas produkton de l’ vit';
kontrolas formikojn en mia “nazo-sak'”,
tiam serĉas sukeron kaj panon en pak'.

Ĝis bilipot' bolas, al riveretej'
mi iam vagadas, revante pri te',
liberigas ĉevalojn por vigla la trot',
tiam trinkas el nigra kaj malnova pot'.

Noktiĝe mi kampas tre lace en val'
poto montras mezuron da gren' por ĉeval'.
Al simpla hom’ plaĉas la viv’ en veprej',
Sed denove mirigas min bongusta te'.

la_bilipot_da_teo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)