Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kial_ne_venis_vi

Kial ne venis vi?

Muzikoĉeĥa popolkanto
E-tekstoJan Filip kaj Karel Filip
Origina titoloProč jsi k nám neprišeu?
MIDIkial_ne_venis_vi.mid

Teksto

Kial ne venis vi?
Vin ja atendis mi,
/: hejme mi ja sidis,
fenestren mi vidis,
karulo mia. :/

Premis min la sopir',
venis la sunsubir',
/: aperis jam la lun',
vidis vin eĉ ne nun
amantin' via. :/

Aĥ, fine mi kun ĝoj'
vidas je rea foj'
/: vin, kiel al mi jam
flustretas en la am':
“Amatin' mia!” :/

kial_ne_venis_vi.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)