Muziko | hungara popolmelodio |
---|---|
E-teksto | Kálmán Kalocsay |
E-teksto 3 | Pauxlo Balkányi |
Origina titolo | Jaj de magas, jaj de magas |
Kiel alta, kiel alta
estas tiu grandhotel'!
Ĉu enestas, ĉu enestas
skolta frat' kun verda stel'?
/:Se ne estas en ĝi frat'
kun verda stel'
Renversiĝu tiu alta grandhotel'!:/
Kiel alta, kiel alta
estas tiu grandhotel'!
Ĉu enestas, ĉu enestas
kamarad' kun verda stel'?
/:Se ne estas kamarad' kun verda stel',
Renversiĝu tiu alta grandhotel'!:/
Kiel alta, kiel alta
estas tiu grandhotel’.
Ĉu enestas, ĉu enestas
amatin’ la serĉita?
Se ne estas amatin’ la serĉita,
Renversiĝu grandhotel la menci’ta!