Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kiel_naskigxis_lingvo



Kiel naskiĝis lingvo

Teksto

Kiel naskiĝis lingvo por esprimi ĉi'
Ĉu uzas ni nur la penson aŭ ankaŭ l' emocion?
Kaj jen dum la komenco ĝi venas kun poezi'…
Povas ĝi esti natura aŭ nura konvenci'.

Kiam do afero havas ian signon
kiu en alia lingvo estas alia signo!

La hundo bojas… Vaŭ Vaŭ, il cane fa… Baú Baú,
the dog barks quickly… wof wof собака лает…
гав; Kaj ĉio daŭras en viva pac'!

Ĉu la hundoj parolas plurajn lingvojn?
Mi ne scias…

La birdo pepas… pep pep, uccelino canta… Cipcip
the birds singing with life… twiit, птица поёт…
фиу; Kaj ĉio daŭras en la viva pac'!

Ĉu la birdoj parolas plurajn lingvojn?
Mi ne scias…

La koko kantas… kokerik', il galo fa… chichirichi,
the cock cries the feeling… “cock a- doodle doo”…
петух кукарекает… кукареку… Japane Kokekoko
Kaj ĉio daŭras en la viva pac'!

Ĉu la kokoj parolas plurajn lingvojn? Mi ne scias…

Valoras la penon paroli kun l' animo,
la vento kantadas silente, peras!
La vorto estas kuna ebleco por esprimo,
de l' naskiĝa kanto elgaje, enas.

kiel_naskigxis_lingvo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)