Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Dievča, dievča, čože to máš |
E-teksto | Ján VALAŠŤAN - DOLINSKÝ |
MIDI | kion_havas_en_maneto.mid |
Kion havas en maneto
vi, ĉarmega knabinet?
Rozon por vi, ho fraŭleto,
mi ĝin trovis sur vojeto.
Knabineto kristalblanka,
al vi sole edzo mankas.
Al mi mankas edzineto,
estu mia, knabineto!
Knabinet', anĝelo vere,
ĉu mi trovos vin vespere?
Sub pomarbo, sur benketo
sidos mi en ĝardeneto.
Mia griza kolombino,
mi vin amas de knabino;
de la infanaĝ' tenera,
el la koro plej sincera.