Uzantaj iloj

Retejaj iloj


kokideto

Kokideto

Muzikoĉeha popolkanto
E-tekstoJosef Cink
Origina titoloKdyž jsem já sloužil
MIDIkokideto.mid

Teksto

Estis donita kokidet' al mi
por la servad' post unu jarpremi',
Kaj la kokideto krias sur la kort’,
veas amatin’ en dom’ por mia sort’.

Estis donita la anas’ al mi
por la servad' post dua jarpremi',
La anaso sen la graso.
Kaj la kokideto krias sur la kort’,
veas amatin’ en dom’ por mia sort’.

Estis donita la anser’ al mi
por la servad' post tia jarpremi',
La ansero laŭ pasero.
La anaso sen graso.
Kaj la kokideto krias sur la kort’,
veas amatin’ en dom’ por mia sort’.

Estis donita la porket' al mi
por la servad' post kvara jarpremi',
La porketo kiel beto.
La ansero laŭ pasero.
La anaso sen la graso.
Kaj la kokideto krias sur la kort',
veas amatin' en dom' pri mia sort'.

Estis donita la bovid' al mi
por la servad' post kvina jarpremi'.
La bovino manĝ-avido.
La porketo kiel beto.
La ansero laŭ pasero.
La anaso sen la graso.
Kaj la kokideto krias sur la kort',
veas amatin' en dom' pri mia sort'.

Estis donita la bovin' al mi
por la servad' post sesa jarpremi'.
La bovino best-ruino.
La bovino manĝ-avido.
La porketo kiel beto.
La ansero laŭ pasero.
La anaso sen la graso.
Kaj la kokideto krias sur la kort',
veas amatin' en dom' pri mia sort'.

Estis donita la bot-par' al mi
por la servad' post sepa jarpremi'.
La boto-paro ega knaro.
La bovino best-ruino.
La bovino manĝ-avido.
La porketo kiel beto.
La ansero laŭ pasero.
La anaso sen la graso.
Kaj la kokideto krias sur la kort',
veas amatin' en dom' pri mia sort'.

kokideto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)