Teksto Muziko | Machado SOARES |
---|---|
E-teksto | António MARTINS |
1992.05.??-06.26
Refreno:
Koimbro plej ĉarme sorĉas
la tagon de la foriro
ĉar larmoj el mia ploro
lumigas ĝin suveniro…
Ne pretendu trompi min
per via korpo belforma
ĉar venas post luna bril’
plej tenebra nokto ŝtorma…
Mi preferus esti gaja
kaj trompi vin, ho angoro
sed la saŭdado sinceras
se profundas amdoloro…