Jen estiĝis nova kant', nova kant’
aŭdiĝas en la tuta land'
de l'pastor-bovin’.
Bovinon havis la pastor', la pastor’
ĝi malsaniĝis je la kor',
la pastor-bovin’.
La servistino de l'pastor', de l’pastor’:
ploregis el la tuta kor'
pro pastor-bovin’.
Multajn larmojn verŝis ŝi, veŝis ŝi
kaj preĝis al sankt’-Eŭfrazi'
pro pastor-bovin’.
Funebre fine kun rutin', kun rutin’
buĉiĝis de l'pastor' bovin',
de l'pastor' bovin’.
Matene staris en la stal', en la stal’
vespere pendis en la hal'
de l'pastor' bovin’.
Tuj post kruela bov-buĉad', bov-buĉad’
jam sekvis pecon-disdonad'
al la urbanar’.
Sinjoro pastro en ĉagren’, en ĉagren’
ne volis manĝi de l'bovin
manĝi de l'bovin’.
Urbestro kaj la skabenin’, skabenin’
formanĝis kapon de l'bovin'
de l'pastor-bovin'.
Rapide pakis sakristjano, sakristjano
la voston nur per celofan'
de l'pastor-bovin’.
La dika pufa landĝendarm', landĝendarm’
kolbason prenis li kun ĉarm'
de l'pastor-bovin’.
Ĉielon grimpis la anim', la anim’
ĉar estis de pastor' bovin'
de pastor’ bovin'.
Sed ne kompletas tiu kant', tiu kant’
bovido restas kun ruband’
de l'pastor-bobovin'.
Daŭrigu gaje vi, sinjor', vi sinjor’
en kanta aŭ en fajfa ĥor'
pri pastor-bovin’.