Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_hotel_sen_bier

La hotel' sen bier'

Muzikoaŭstralia popolkanto
MIDIla_hotel_sen_bier.mid

Teksto

Nokte estas solece for de l'famili',
En veprej' kun la son' de sovaĝhunda kri'.
Sed la pleja soleco kaj eĉ malesper'
Estas en la trinkej' de hotel' sen bier'.

Ĉagreniĝas la estro pro l’ granda ĝenaĵ'
Kaŭze de l’ nealven' de la flava likvaĵ'.
La dungitoj laboras kun granda mizer',
Regas tuta malĝoj' en hotel' sen bier'.

Jen vagulo kovrita de polv' kaj muŝar',
Revis li pri trinkaĵ' trans la seka kampar'.
La novaĵon li aŭdas kun kri' de koler'
“Trampis mi tra hades', al hotel' sen bier'”.

Hundo sur la verando pro tim' kaŝas sin,
Dum la hundposedant' konsoliĝas per vin';
Perturbiĝas ĝi pro la trinkejatmosfer',
Malgajiĝas eĉ hund' en hotel’ sen bier'.

Nokte estas solece for de l’ famili',
En veprej' kun la son' de sovaĝhunda kri'.
Sed la pleja soleco kaj eĉ malesper'
Estas en la trinkej' de hotel' sen bier’.

la_hotel_sen_bier.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)