Uzantaj iloj

Retejaj iloj


panjo_tag_foriras

Panjo, tag' foriras

Esperanta tekstoH. P. N.
Originala titoloSolen er saa rød, Mor
Originala tekstoHarald Bergstedt

Teksto

Panjo, tag' foriras.
Ĉiel' ruĝiĝas nun;
Bonan Nokton diras
Kaj mortas jen la sun'.
Vulpo iras en malhel',
Ĉu ŝlosis vi, patrin'?
Jen venu al la litpanel'
Kaj kantu dormen min.

Panjo, ĉu ne limo
Ekzistas de l’ ĉiel'?
Jen en malproksimo
Briletas klara stel'.
Eble knabo tie nun
Rigardas tien ĉi.
Ĉu nun li enlitigas sin
Kaj dormas kiel mi?

Panjo, nin ĉirkaŭas
Mallumo tute nun.
Jen katet' miaŭas.
En flava bril' de l’ lun'.
Mevoj havas en malhel'
Ne hejmon kiel mi.
Jen kantas steloj de l’ ĉiel',
Kaj nun ekdormas mi.

panjo_tag_foriras.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)