Muziko | David Tuhmanov |
---|---|
Esperanta teksto | Pavel MOĴAJEV |
Esperanta plenumo | Pavel MOĴAJEV |
Originala plenumo | Lev Leŝenko |
Originala teksto | Vladimir Ĥaritonov |
Kiel foris tiu glora Venko-tag'
Kiam fajro estingiĝis en bivak'
Multaj verstoj bruligitaj kaj en polv'
Strebis ni al venk' per tuta nia pov'
Refreno:
Tag' de tiu Venko kun la pulv'odor'
Estas festo, ĉiam inda je memor'
Estas ĝojo, inda je sincera plor'
Venkotago!
Venkotago!
Venkotago!
Tage-nokte, ĉe fornegoj, sen feri'
Laboregis kaj vigilis la patri'
Tage-nokte ni batalis kontraŭ mort'
Strebis ni al venk' per tuta nia fort'
Refreno
Kara panjo, multajn prenis mort-ripoz'
Kaj por multaj ne plu falos brila ros'
Duonmondon marŝis ni de l' hejmo for
Strebis ni al venk' per tuta nia kor'
Refreno