Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | P. Ch. Degeyter |
---|---|
Teksto | E. Pottier |
E-teksto | Kalocsay Kálmán |
MIDI | la_internacio.mid |
Leviĝu, proletar' de l' tero, leviĝu, sklavoj de malsat' !
La Vero tondras en kratero, sekvos finofara bat' .
La paseon plene ni forviŝos, amasoj, marŝu, kresku ni!
La mond' en fundament' sanĝiĝos, ne nul' , sed ĉio estu ni!
Refreno:
Por batal' , por la lasta, unuiĝu nia front',
internacia estos la tuta homa mond'!
Ne estas super ni defenso, nek reĝ' , nek Dio, nek patron' .
Kreantoj, ni nin savu mem do, luktu por komuna bon' !
La rabaĵon preni de l' rabisto, spiriton savi de l' karcer' ,
ni blovu fajron kun persisto, kaj batu ni, dum ardas fer' !
Refreno
Ni, laboristoj, ni, kampuloj, partio granda de l' labor' !
Al ni la ter' laŭ justreguloj, parazit' sin portu for!
Ja grasigos multajn nia karno, sed malaperos ĉe l' aŭror'
la korva kaj vultura svarmo, eterne brilos suna glor' !
Refreno
-ls-