Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_kapojn_regas_paradiz

La Kapojn Regas Paradiz

Teksto - T. Rice; muziko - A. L. Webber, (ero el la rok-opero “Jesuo Kristo - Superstelo”)
E-teksto de Paŭlo MOĴAJEV (Mevo)

Teksto

Lucidas jam la mens'. Kaj nun vidas mi
Tiun peĉon trafotan de ni…
Se forblovi for la mitojn de l' hom',
Ĉiu vidos la sorton de ni…
Jesu'!
Je stulta onidir' komencis kredi vi,
Ke kvazaŭ estas vi ne homo, sed eĉ di'!
Kaj ĉiu via ag' ja restos sen efik'!
Via personec' jam gravas pli ol la predik'!

Ho, Jesu', ne plaĉas tio al mi,
Volas mi nur la atenton de vi,
Kaj memoru, mi ĉiam estis por vi nur helpant'!
Kun vi venis la esper',
Ke mesi-veno estas ver',
Sed ĉi revo restos nura hant'!

Mi memoras, en la pleja komenc'
Ni nomis vin hom' sen ajna kromsenc',
Kaj min kredu, mi plu admiras kaj adoras vin!
Sed ĉiun vorton homamas'
Perceptas mise en ekstaz' -
Tre sinistra estos nia fin'.

Kial l' fil' de Nazaret' fuĝis el la patr-urbet'?
Kaj ne zorgis pri l' meti' de l' famili'?
Tabloj, seĝoj, sego-bru' tute taŭgus por Jesu',
Vivus li sen ajna ĝen' kaj sen ĉagren'.

Ho, Jesu' ĉu zorgas vi pri l' futur'?
Ĉu vi pensas pri nia sekur'?
Oni premas nin - ĉu vi forgesis pri l' mizera stat'?
La amas' timigas min,
Ĉar ĝi jam tro adoras nin -
Grandan amon sekvos forta bat'!

Ho, Jesu', atentu pri la konsil':
Riski l' vivojn estas jam sen util'!
Tristas vidi niajn ŝancojn bruli en mortiga flam'!
La adeptojn gvidas mis',
L' kapojn regas paradiz'…
Ĉio bonis, sed fuŝiĝis jam…
Jes, fuŝiĝis jam…

la_kapojn_regas_paradiz.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)