E-teksto | R. Lechner |
---|---|
Origina titolo | Wenn wir marschieren |
Ni nun ekmarŝos,
Jen pro memoro donas mi,
Bruna knabino,
Ringon al vi.
Refreno:
Tial nun adiaŭ, amatin',
Tra-le-ra-ri, tra-le-ra-la-la,
Ĉiam vi memoru min,
Tra-le-raŭri, tra-le-ra.
Devas la mastro
Krediti ĉiam kun humor',
Ĉar ni alie
Restus ja for.
Refreno
Kaj de la mastro
Filino havas el velur'
Veston, la bluan,
Nur pro plezur'.
Refreno
Restu sen zorgoj!
Ĉar, brunulino, laŭ destin’
Baldaŭ vi estos
Mia edzin'.
Refreno