Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_movado

la movado

Teksto r. korseti
Muzikoĝ. mole
Kantasĝ. mole

ŝerco pri la kutimaj movadaj problemetoj kun aludo pri la rilato 'prezidanto' — 'prezidatoj', 'estraro' - 'estratoj', 'statuto' - 'stato' de UEA, 'Kontakto' — 'mal-kun-takto' de revuo.

Teksto

hamfri tonkin estas prezidanto
de la tuta movado de esperanto
ĉu ĝi estas movado aŭ senmovado
tion povas klarigi, ho kamarado,
nur la centra oficejo de UEA

kiam temas pri la ĉefestraro
certe ne temas pri kunvenŝparo
ili sidadas kaj babilas pri
la movado kiu estus ni
en la centra ofícejo de UEA

vi, li kaj mi
kaj kun ni, ŝi kaj ŝi
estas bazo de ĉio-ĉi
la movado ja estas ni

nova statuto certe necesas
per ĝi la lingvo ege progresas
aldonu nur, laŭ mia opinio,
“post-vivaj membroj”-kategorion
en la centra oficejo de UEA

revuo Kontakto trimonata
estas pri enhavo alte taksata
pasintjarajn numerojn vi baldaŭ ricevos
sed tridek fojojn remende vi skribu
al la centra oficejo de UEA

vi, li kaj mi
kaj kun ni, ŝi kaj ŝi
estas bazo de ĉio-ĉi
la movado ja estas ni

la_movado.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)