Origina titolo: despierta, nina
Vekiĝu, knabin', vekiĝu,
vekiĝu se vi min dormas,
aperu ĉe la fenestro,
ĉar studentaj kantoj sonas (2-foje)
Venu al balkon'
kaj aŭskultu la kanzonojn,
venantaj kore el animo,
forte gajigantaj korojn (2-foje)
Sube de via fenestro
estas granda belvidej',
kie haltadas la “tuna”
sopirante pro ameg'.
Jam nun vi estas ĉe lito,
sed ankoraŭ ne en dorm',
ni scias, nun vi aŭskultas
la notojn de la kanzon',
Ne iru, ne iru
kien la mar' kirliĝas,
ĉar se marvento dolĉas
pli dolĉa estas la am'. (2-foje)