Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_sankta_ideo

La sankta ideo

MuzikoE. Windeballe
Esperanta tekstoS. K. Nielsen
Tiponova teksto

Teksto

La sankta ideo de nia movado
simbolas por ni idealon sur ter';
ĝi estas ligita per nedisrompebla
ligilo al nia komuna afer'.
Ĝin kreis la Majstro el pura la koro,
kaj ĝin ni akceptas kun ĝojo kaj ver';
ĝi estas kaj restas por ĉiam la vojo
al bono, beleco kaj daŭra prosper'.

La sankta ideo de nia movado
simbolas la pacon de ŝtato al ŝtat'.
„Neniam plu estu milito sur tero!”
predikas ĝi ĉiam sur vojo kaj strat'.
Kanonojn, pafilojn, grenadojn kaj bombojn
ne plu oni uzu — sed en la estont'
ni rerenkontiĝos el ĉiuj mondpartoj
en paca, amika kaj kora la front'.

La sankta ideo de nia movado
simbolas komprenon de lando al land';
la lingvo ja estas mirinda rimedo
por interkompreno sur tero kaj strand'.
Ni ne al fremduloj nin sentas ĝenataj
pro malegaleco de lingvo kaj ras',
ĉar per Esperanto ni en harmonio
kunestas amike en granda amas'.

La sankta ideo de nia movado
simbolas fratecon de homo al hom',
ĉar ĉiuj la homoj ja estas gefratoj
egale la raso, koloro kaj nom'.
Gefratoj ni estas, kaj per nia lingvo
ni trovas komprenon en sudo kaj nord',
la verda frataro etendas la manojn
trans limojn kaj transe de maro kaj bord'.

La sankta ideo de nia movado
simbolas la amon de koro al kor’.
Ĝis tiu ĉi tago malamo nin gvidis,
sed tiun malamon nun metos ni for.
De lando al lando, de homo al homo,
de koro al koro la amo en ver'
konstruas la pontojn, laŭ kiuj ni iras
al tempoj pli bonaj por homoj sur ter'.

la_sankta_ideo.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)