Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Tobiasz Kubisiowski |
---|---|
Esperanta teksto | Tobiasz Kubisiowski |
Tipo | originala |
Estas la fina kanto de la samnoma muzikalo La sorto gvidos vin, kantita de ĉiuj ĉefaj roluloj.
En la viv’ gravas la amo,
Amikeco kaj etoso,
Foje viv’ estas ĥaos’,
Sed ne senkuraĝiĝu.
Julia
Ĉar la bonon vi retrovos
En plej tedaj realaĵoj.
Dan
Eĉ en trajn’, kun la bagaĝ’,
Do ĉiam daŭre fidu.
Julia kaj Dan
Lasu la sorton vin gvidi
Kim kaj Tom
Ho, lasu ĝin.
Julia kaj Dan
Ĝi ja direktos vin bone.
Dan
Ho, fidu ĝin.
Ne estu vi maŝin’
Ne agu kun rutin’
Ekregu vin fascin’
Pri l’mondo ĉirkaŭ ni
Pri tio aŭ ali’
La sorto gvidos vin, haaa
Vi timas, eble tre
Sed nur memoru ke
La sorto gvidos vin.
Hari
Estis mia sola amiko
Mojoseco kaj muziko
Staras mi antaŭ publik’ nun
Kun anonc’ kaj ĝojo
Fajfis mi pri la respekto,
Ne certis mi pri la direkto,
Sed la fin’ estas perfekta,
Jen mia nova vojo.
Tom
Lasu la sorton vin gvidi
Julia kaj Dan
Ho, lasu ĝin.
Tom kaj Kim
Ĝi ja direktos vin bone.
Dan
Ho, fidu ĝin.
Ne estu vi maŝin’
Ne agu kun rutin’
Ekregu vin fascin’
Pri l’mondo ĉirkaŭ ni
Pri tio aŭ ali’
La sorto gvidos vin, haaa
Dan, Kim, Tom, Julia kaj Hari
Vi timas, eble tre
Sed nur memoru ke
La sorto gvidos vin.
Vi timas, eble tre
Sed nur memoru ke
La sorto gvidos vin.