E-teksto | S. WEJLAND |
---|
Kanto el la filmo “Załoga”
Mi prenas vespere per man' harmonion
Ekkantos ĝi ĉarme kaj arde.
Eksidu, kolego. Forgesi pri ĉio.
La kanto ekprenu la gardon
Facila la vent' ĝin portu tra l'mond
Al karaj, proksimaj kaj foraj,
Facila la vent' ĝin portu tra l'mond
En ĝi la sopiroj elkoraj.
Ne ven', kolego, dum noktoj, vi time
Malzorgu, terglobo, la granda…
Ju pli, for ni estas, des pli do proksime
Plej kara la bord' patralanda…
Ekeĥu la kant kaj flugu tra l'mond
Al karaj! proksimaj kaj foraj,
Facila la vent' ĝin portu tra l'mond
En ĝi la sopiroj elkoraj.