Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_virbovo_kaj_la_luno

La Virbovo kaj la Luno

AŭtoroA. SARMIENTO kaj C. CASTELLANOS
E-tekstoJoMo
KantasJoMo

La originala versio nomiĝas “El toro y la luna” kaj la plej famaj kantantoj de ĉi tiu kanto estas la grupo “Gipsy Kings” kaj kantisto “Joselito”. --- Ricardo Dias Almeida 15/05/2007 19:08

Teksto

La luno sin estis kombanta
En la spegulo rivera
Virbovo ĝin estis gvatanta
En milda nokto somera
Kiam venis la blanka mateno
Malaperis la luno de fluo
La virbovo kiel en areno
Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo

Refreno:

La virbovo kiu ekamis la lunon
Kaj forkuras dum la nokto el bovej'
La odora papaveto kaj la pruno
Jen parfumas la kamparon bone plej.
Rosmareno de montaro al rand' de river'
La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro
La virbovo kuraĝega kaj de brava genero,
Memoraĵojn de la luno konservas en la kor'

La luno dum nokto alvenas
El la profund' infinita
Virbovo ĝin gvatas kaj splenas
Inter la branĉoj kaŝita
En la mezo de riverspegulo
Dum la luno en dormo nun spiras
La virbovo kiel gvardiulo
Ĝin rigardas kaj triste sopiras

Hebrea Traduko:

הלבנה סירקה את עצמה
במראת הנהר
פר היה צופה בה בחשאי
בערב קיץ לא חם
כשבא הבוקר הלבן
נעלמה הלבנה מהזרם
הפר כמו בזירה
הישר הסתער קדימה בשאון

פזמון:

הפר שהתאהב בלבנה
ובורח בלילה מהרפת
הפרג הריחני והשזיף
הנה מבשמים את האחו הכי טוב
רוזמרין ההרים עד לשפת הנהר
הכוכבים הקטנים רוחצים אותו בצבע כסוף
הפר אמיץ מאוד ומזן אצילי
את זיכרונות הלבנה שומר בלב

הלבנה בלילה מגיעה
מהמעמקים האינסופיים
פר אחריה עוקב ומתעצב
בין הענפים מוסתר
באמצע מראת הנהר
כשהלבנה בחלום כעת נושמת
הפר כשומר נאמן
צופה בה ובעצב משתוקק

la_virbovo_kaj_la_luno.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)