Muziko | aŭstralia popolkanto |
---|---|
MIDI | la_bovpelistoj.mid |
Noto: La bovaĵindustrio estis grava parto de la aŭstralia ekonomio. Post 1879 fridigita viando estis eksportita al Anglujo kaj Usono.
Tra l' vasteco de Kvinsland'
Ni bovamason pelas,
Kaj al aŭ paŝtej' aŭ vendokamp'
Ni laŭ ordono celas.
Refreno:
Jen botelo da vin'
Do drinku sen hezito,
Kaj tostu je la san'
De ĉiu bovpelisto.
Refreno
Laŭ la polva vojo ni
Virinon ne renkontas.
Sed la forta pluvo aŭ sekeg'
Ĉiame nin alfrontas.
Refreno
La infanoj sur la voj'
Mokkrias kun persisto,
“Panjo, kaŝu la vestaĵojn ĉar
Alvenas bovpelisto.”
Refreno
Iras ni al urbtrinkej'
Post pago por laboro.
Kaj pli malgrandiĝas jara ĉek'
Dum ĉiu gaja horo.
Refreno
Sur fidela rajdĉeval'
Mi baldaŭ hejmeniros,
Kaj sur fora Maranoa bord'
Laboron plu akiros.