E-teksto | Renato Corsetti |
---|---|
Kantas | Gianfranco MOLLE |
Laŭ la usona kanto “Ho, Suzanna”
Famiĝis pere de la kasedo “La Vojo”, aperinta en 1978 ĉe la eldonejo Edistudio, Italio.
Refreno:
Ludoviko, ne ploru vi pri ni,
progresadas Esperanto
malgraŭ la forir' de vi.
Jen mi venis al kongreso,
sur la jako verda stel'.
Estis granda la impreso
ĉar kotizo estis ŝtel'.
Mi ĉeestis la inaŭguron
kun malferma parolad'.
Tra la nobla senta puro
svarmis granda oscedad'.
Ludoviko, ne ploru vi pri ni,
progresadas Esperanto
malgraŭ la forir' de vi.
Jen alvenis mi hazarde
al kunsid' de komitat'.
Decidadis ili arde
ĉu la voston havas kat'.
Tie estis veterano
- tridek jaroj de agad' -
nur bezonis li vortaron
por ke klaru parolad'.
Ludoviko, ne ploru vi pri ni,
progresadas Esperanto
malgraŭ la forir' de vi.
La virinoj en la feloj
tuj komprenis ĉion jam,
ili fajfas pri la celoj -
en kongreso gravas am'.
Vicurbestro retorikis
pri mirinda fak' de ni,
sed kongreson li trapikis
ĉar la anglan uzis li.
Ludoviko, ne ploru vi pri ni,
progresadas Esperanto
malgraŭ la forir' de vi.
Paroladis la urbestro,
paroladis prezidant',
sed de amuzo estis estro
nur virino-priserĉant'.
Mi komprenis en finfino
ke nur unu estas voj',
kaj decidis mi per ino
iri vojon de la ĝoj'.
Ludoviko, ne ploru vi pri ni,
progresadas Esperanto
malgraŭ la forir' de vi.