Muziko | Otto W. De NOBEL |
---|---|
Esperanta teksto | B. RIJPSTRA |
Tipo | traduko |
Originala titolo | Allerwegen in de landen / Zwelt de stroom der strijders aan |
Originala teksto | A. S. De LEVITA |
Ĉiulande plinombriĝas
La luktantoj de l’ Labor',
Malcedemaj kolektiĝas
Sub la ruĝa flag' de l’ glor'.
Unu volo, unu sento,
Jen la nevenkebla lum',
Kiu savos la laboron
El katenoj de l’ nigrum',
Rekantaĵo:
Milionoj da proletoj!
Kronos baldaŭ la batal'
Nian puran armilaron
De la sankta ideal'.
Jen! la bravaj sentimuloj
Kontraŭstaras al danĝer',
La herooj, forbatante
La barilojn sur la ter'.
Ne cedigas ilin ruzoj,
Nek malsato, nek la ĉel'.
Ili marŝas bonespere
Kunligitaj al la cel'.
Rekantaĵo
Pri la kelkaj, kiuj falas
En luktado, pro teror',
Ni konservas la estimon
Kaj honoron en la kor'!
Pro la sorto de l’ martiroj
Luktos ni kun memofer'.
Iam ni pro ili venĝos,
Laborante en liber'.
Rekantaĵo