Esperanta teksto | Héctor Jiménez |
---|---|
Esperanta plenumo | Héctor Jiménez |
Tipo | traduko |
Malgraŭ ĉio kiom multe,
kiom multe ja suferis mi,
mi ankoraŭ bedaŭras
tiun tagon kiam mi ekperdis vin.
Malgraŭ ĉio kiom multe,
kiom multe mi travivis apud vi
ankoraŭ mi vin amas
kaj eĉ ne dum minuto
mi forgesas pri vi,
ankoraŭ mi vin amas
kaj eĉ ne dum minuto
mi forgesas pri vi.
Malgraŭ tio ke scias ni
ke la amo inter ni estis malpermesata
ke ĉio kion ni faris ĉiam estis kaŝata
por neniam suferigi
kiun sentas sin de mi amata.
Malgraŭ tio ke scias ni
ke ni vivis iam amon tre disdividita
tamen kara ne ekzistas momento vivita
pli bela ol tiu kiam ĝoje mi
konatiĝis kun vi.