Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mallevigas_nubo_peza

Mallevigxas nubo peza

Noto: La poemo fariĝis popola kanto.

Teksto

Malleviĝas nubo peza,
Frapas arbojn pluv' senĉesa,
Ĉie estas folifalo,
Tamen kantas najtingalo.(2-foje)

Jam malfrua estas horo.
Ĉu vi dormas jam, trezoro?
Ĉu vi aŭdas birdon karan.
Ĝian kanton dolĉ-amaran?(2-foje)

Pluvas dense, pluvas brue.
Najtingalo kantas plue,
Kiu aŭdas ĝian kanton,
Ekkompatas la kantanton.(2-foje)

Se vi viglas, knabineto,
Ho, aŭskultu je l' birdeto.
Estas ĝi — mia sopiro,
Mia koro en ĝemspiro.(2-foje)

Origina teksto

Ereszkedik le a felhő

Ereszkedik le a felhő,
Hull a fára őszi eső,
Hull a fának a levele,
Mégis szól a fülemile.

Az óra jó későre jár.
Barna kislyány, alszol-e már?
Hallod-e a fülemilét,
Fülemile bús énekét?

Záporeső csak úgy szakad,
Fülemile csak dalolgat.
Aki bús dalát hallgatja
Megesik a szíve rajta.

Barna kislyány, ha nem alszol,
Hallgasd, mit e madár dalol;
E madár az én szerelmem,
Az én elsohajtott lelkem!

Cseke, 1846. oktobro 1-7.

mallevigas_nubo_peza.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)