Uzantaj iloj

Retejaj iloj


margarit

Margarit

Teksto

Estis maj' aromis tuta strato
kaj floris siringo jam,
estis maj' plena de ammalsato,
por vi estis nokto dum tag'
Jam ni pretaj estis por edziĝo,
levita vesto pendis sur la ŝnur'
kaj subite venis la disiĝo,
kiam vi lin ekvidis kun ŝi…

Refreno

Margarit kredu ke, ne inde plori ne,
ho stulta vi, stulta vi-ii!
Margarit sciu do, lin kredi estis tro,
diabl'kaptu lin, kaptu lin.
Margarit dancu, nu, kaj lin ne amu plu,
ho moku lin, moku li-iin
Decide diru ne kaj ne bedaŭru tre,
ho stulta vi, stulta vi!!!

Pasis maj' vi povis kun alia
aranĝi la vivon ĵus
Pasis maj' kaj pasis amo lia,
sed en via koro ĵaluz'
ne permesas al vi lin forgesi
forĵeti lin decide el la kor',
estas temp' ja ĉi stultaĵon ĉesi,
ne teni lin plue en memor'.

Refreno

margarit.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)