Uzantaj iloj

Retejaj iloj


maro_maro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Maro maro (Mare mare)

MuzikoLuca CARBONI
Esperanta tekstoRoberto PIGRO
Tipotraduko
Originala plenumoLuca CARBONI
Originala tekstoLuca CARBONI

Teksto

Mi aĉetis motorciklon,
uzitan sed en bona stato.
L'benzinujon mi plenigis,
aeron sentas survizaĝe.
Ho jes,
jen ŝatata mia startrinkej',
mi scias,
ke ĉi-nokte mi trovos vin…

Kiam mi eliris el Bolonjo,
estis la lumoj de la nokto.
Eble vi jam min atendas,
dum trairas mi la mondon.
Oh jes,
ĉi-vespero forportas min.
Oh jes,
ĉi tiu vivo forportas min
al la maro… al… la…

Refreno:
Maro maro maro,
kiom mi volus tuj alveni
tie ĉe vi, ĉe vi…
Iom pli rapide mi kuru
kaj mi alvenos.
Maro maro maro,
ĉar ĉiu homo havas maron
en la propra kor'
kaj sentas ondon per sia propra maniero.
Maro maro maro
pro tio, ke ĉiu havas sian revon por realigi, jes,
por povi flosi kaj ne alfundiĝi… ne, ne.

Mi troviĝis sur la kajo
kaj senĉese mi parolas.
Daŭre ridas la knabinoj
kaj sentigas tio min sola.
Kial ĉi tien mi ĵus venis?
Mi jam falas pro dormemo.
Iel ajn, kroman kafon por mi, kelner',
Koran dankon.
Oh jes,
kun mi mem jam dancas mi nun.

Refreno:


Maro, maro, maro,
Kial ĉi tien mi volis veni, se ne estas vi?
Ne, ne plu mi ĉe l'maro volas resti.
Maro, maro, maro,
Mi brakumi ĉiun ajn knabinon volis, sed ne plu,
belajn knabinojn de l'maro, maro, maro.
Maro, maro, maro,
ĉar mi scias,
ke mi revenos ŝipperei tie ĉi.

Eksteraj ligoj

maro_maro.1372137719.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)