Muziko | H. KOWALSKI |
---|---|
E-teksto | J. TOCZYSKI |
Kvankam ni ankoraŭ junaj
Ĉiu estas lup' de mar',
Ni gardistoj de marbordo
Polmilita maristar'.
Maro, nia maro,
Ni senĉese gardos vin,
Laŭ ordon' ni vin defendos,
Aŭ sur mara fundo nia fin'
Heroa, marista fin'.
Kaj nenia en mond' povo
Pelos nin de mara bord',
Restos polaj Gdańsk kaj Gdynia,
Ĉar en koroj niaj fort'.